Saltu al enhavo

Somera Paralimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Somera Paralimpiko 2024
Loko: Parizo ( Francio)
Stadiono: multaj, interalie Stade de France (paraatletiko), Roland Garros (rulseĝa teniso), kastelo de Versailles (rajdado), areno de Bercy (Accor Arena, basketbalo), Paris La Défense Arena (naĝado)
Komenca dato: La 28-a de aŭgusto 2024
Fina dato: La 8-a de septembro 2024
Oficiala malfermanto: la prezidanto de Francio, Emmanuel Macron
Nombro de nacioj:
169
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
4 400
(2 417 / 1 983)
Nombroj de sportoj:
549 (22 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
vdr


La Somera Paralimpiko 2024 (france Jeux paralympiques d'été de 2024) estas la 17-aj Paralimpikaj Ludoj.

En 2024, la 17-aj Paralimpikaj Ludoj okazas en Parizo, inter la 28-a de aŭgusto kaj la 8-a de septembro 2024. Parizo estis anoncita kiel la gastiganto de la Ludoj la 13-an de septembro 2017.

Malfermaj ceremonioj okazis la 28-an de aŭgusto en la Placo de la Konkordo. La eventon solene malfermis la prezidanto de Francio, Emmanuel Macron.

Fermaj ceremonioj okazos en la Stadiono de Francio.

La devizo, kiu reprezentas la ludojn, estas Venez partager - "venu partopreni".

Ĉirkaŭ 4 400 atletoj — 1 983 el ili estas inaj, kio estas rekordo — el 169 landoj konkuras. Tio inkluzivas ok-membran paralimpikan teamon de rifuĝintoj kaj 98 neŭtralajn paralimpikajn atletojn (90 el Rusio kaj ok el Belorusio). Eritreo, Kiribato kaj Kosovo estas reprezentataj unuafoje.

Parizo, Hamburgo, Romo kaj Budapeŝto estis la kvar urboj kiuj konkuris en la komenca oferto. Tamen, Romo kaj Budapeŝto retiriĝis pro la kostoj de gastigado kaj infrastrukturo kaj la manko de loka subteno por gastigado. Finfine, Parizo kaj Los-Anĝeleso restis la solaj kandidatoj. Pro tio la Internacia Olimpika Komitato decidis elpensi interkonsenton, laŭ kiu la du urboj gastigos, unu en 2024 kaj la alia en 2028.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]